Fariĝi redaktanto en la Open Directory Project

Redakti estas amuza kaj interesa agado por pluraj miloj da personoj tra la tuta mondo. Esti redaktanto necesigas labori kiel membro de teamo por listigi URL-ojn en la katalogo, organizi TTT-ejojn laŭ logika strukturo de kategorioj kaj kontroli, ke la listigo kongruas al la komunaj gvidlinioj de redakto. Antaŭ kandidatiĝi, bonvolu legi tiujn informojn kaj konsilojn.

Informoj pri kandidatiĝo: ideoj kaj konsiloj

Ĝenerala Informo
  • Vi ne bezonas esti redaktanto por ke via TTT-ejo estu listigita. Por proponi vian TTT-ejon, vizitu niajn gvidliniojn de submeto.
  • Via ŝanco fariĝi redaktanto estas pli grava se vi kandidatiĝas por malgranda kategorio por komenci (ĝenerale kategorio kun malpli ol 100 TTT-ejoj). 
  • Se vi estas jam redaktanto, ne kandidatiĝu tie, uzu anstataŭ la formularon por peto de nova kategorio. Se vi forgesis vian pasvorton, vi povas peti ke ĝi estu sendota al vi. Redaktanto ne havu pli ol unu uzantnomon. Havi plurajn uzantnomojn estas kialo por esti forigita.
  • Via konto ĉesos se vi ne uzas ĝin en la unua monato aŭ se vi ne redaktas dum senhalta periodo de kvar monatoj. Se vi pensas, ke via konto estas ekster la datlimo, tiam plenigu la ĉi suban formularon. Se vi estas eks-redaktanto kies konto estis malaktivigita aŭ forigita, ne plenigu novan kandidato-peton. Plenigu tiun formularon anstataŭe.
Plenigi la formularon de kandidatiĝo
  • Via kandidatiĝo estu kompleta.
  • Via kandidatiĝo estas indiko de la tipo de redaktanto, kiu vi estos. Malbone skribita kandidatiĝo kun literumaj kaj gramatikaj eraroj, kaj/aŭ kiu nur utilas por promocii TTT-ejojn, estos plej verŝajne ne akceptita.
  • Vi estos petita provizi 3 ekzemplajn adresojn de TTT-oj por via kandidatiĝo. La TTT-ejoj kiujn vi sugestas estu specifaj al la temo de la kategorio por kiu vi kandidatiĝas por redakti. 
  • Provizante ekzemplon de 3 URL-oj (TTT-ejoj) en vian kandidatiĝon, vi montras al ni
    • vian komprenon de la tipoj de TTT-ejoj listigitaj en la kategorio
    • vian kapablon elekti kvalitajn TTT-ejojn, kaj
    • vian kapablon provizi bonajn kaj utilajn priskribojn.
  • Legi la gvidliniojn (en la angla) de ODP-redakto donos al vi informojn pri kiel ODP-redaktantoj elektas, taksas, priskribas kaj organizas TTT-ejojn.
  • Ekster la kategorioj en World/, la TTT-ejoj estu anglalingvaj kaj priskribitaj en la angla. TTT-ejoj kun enhavo en lingvoj aliaj ol la angla iru en la taŭgan World/[Lingvan] kategorion kaj estu priskribitaj en la koresponda lingvo.
  • Se vi estas administranto de TTT-ejo aŭ ligita kun ajna TTT-ejo, bonvolu indiki tion en via kandidatiĝo.
  • Ni laboras zorge por ke la ODP estu justa senpartia provizo por uzantoj de Interreto. La ODP ne estu uzata por reklami aŭ maljuste promocii TTT-ejojn. Redaktantoj kiuj estas unue interesitaj por promocii iliajn proprajn TTT-ejojn kaj/aŭ diskriminacias iliajn konkurantojn per misuzo de la listigo riskos perdi siajn kontojn sen averto.
Revizio de kandidatiĝo
  • Via kandidatiĝo estos traktita de unu aŭ pli da spertaj ODP-redaktantoj, kiuj taksos ĝin laŭ kion vi provizis. Ĉar du kandidatiĝoj ne estas samaj, ne estas magia formulo por esti akceptita. Ĉiu kandidatiĝo estas traktita unike. Ni zorgas akcepti personojn, kiuj aldonas valoron al la katalogo kaj al la komunumo, tamen, ni ne akceptas ĉiujn kandidatiĝojn. Vi povos rekandidatiĝi se vi estas refuzita.
Alklaku sur la butono "Procedu" ĉi sube por plenigi la formularon de kandidatiĝo.